Marlimo

Marlimo estas koncepta divido de la areoj de la akva surfaco de la Tero uzante kriteriojn de fiziogegrafio kaj/aŭ de geopolitiko. Tiele, ĝi kutime inkludas areojn de ekskludaj naciaj rajtoj super mineralaj kaj biologiaj resursoj,[1] enhavante marajn trajtojn, limojn kaj zonojn.[2] Ĝenerale, marlimo estas difinita pere de partikulara mezuro el jurisdikcia marborda linio. Kvankam en kelkaj landoj la termino marlimo reprezentas landlimojn de marlando[3] kaj estas agnoskita de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri marjuro, ili kutime utilas por identigi la internaciajn akvojn.

  1. VLIZ Maritime Boundaries Geodatabase, General info; konsultita la 19an de nov 2010
  2. Geoscience Australia, Maritime definitions; konsultita la 19an de nov 2010
  3. United States Department of State, Maritime boundaries; konsultita la 19an de nov 2010.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search